|
|
|||
|
||||
OverviewEn 2024 estis dissendita demandilo al ĉiuj membroj de la Komitato de Universala Esperanto-Asocio por esplori kiom bone ili rolas en siaj funkcioj. La rezultoj prilumis problemojn de demokratia reprezentiĝo en la asocio. Estas sugestitaj rimedoj por inversi la situacion. En dua parto legeblas eseoj kiuj priskribas rilatajn problemojn en la pasinteco, kun sugestoj kiel la asocio povos revivigi sin se ĝi lernos el la pasinteco. UEA estas la centra organizaĵo de la Esperanto-movado, kiun iniciatis L L Zamenhof kun kontraŭmilita celo. Tamen ĝi ŝajne perdis siajn radikojn en la agado de la landaj asocioj, kaj forgesis la celon de la pli frua Esperanto-movado. La respondeculoj en UEA ne estis helpemaj en la dissendo de la demandilo al Komitat-aoj, aŭ en la distribuo de la fina raporto. Pro tio ni konsideris eldoni la raporton libroforme, por atingi pli vastan publikon. La dua parto donas historian fonon al la problemoj de UEA, kaj metas la nunan enketon en kuntekston. Dominas la asocion negativaj elementoj, kiel defetismo, same kiel ankaŭ en aliaj similaj movadoj, sed en la Esperanto-movado ili estas plej bone priskribitaj. La libro celas ne nur membrojn kaj eventualajn membrojn de UEA, sed ankaŭ membrojn de aliaj organizaĵoj, kiel ekzemple porpacaj, kontraŭmilitaj, kulturaj kaj politikaj asocioj, kiuj povus eventuale suferi similajn problemojn. Full Product DetailsAuthor: Ian D Fantom , Koffi GbegloPublisher: Remit Press Imprint: Remit Press Dimensions: Width: 14.00cm , Height: 0.60cm , Length: 21.60cm Weight: 0.132kg ISBN: 9781919172804ISBN 10: 1919172807 Pages: 106 Publication Date: 15 December 2025 Audience: General/trade , General Format: Paperback Publisher's Status: Active Availability: Available To Order We have confirmation that this item is in stock with the supplier. It will be ordered in for you and dispatched immediately. Language: Esperanto Table of ContentsReviewsKomentoj de du el la partoprenintoj en la enketo: ""tre koran dankon pro la raporto pri la rezultoj de via enketo kaj la pensinstigaj vortoj kiel konsekvenco el ĝi!"" ""Viaj klopodoj povas helpi por plibonigi, shanghi la aferojn, la sistemon. Iel ajn - viaj klopodoj estas estimendaj kaj honorigendaj - kaj tio estas la minimumo ke mi kundividas miajn trijarajn spertojn, sed probable mi restos che tio."" Author InformationNaskiĝinte fine de la Dua Mondmilito en Stockport, Anglio, konsciiĝis pri rolo de lingvoj en militado. Subtenis Esperanton ekde la aĝo 13 kaj Esperantistiĝis je aĝo 16. Informadis en lokaj gazetoj. Studis fizikon ĉe la Universitato de Reading, kaj magistriĝis ĉe Universitato de Essex. Loĝis en aŭ apud Londono ekde 1999 kaj faris informadon por la Londona Esperanto-Klubo. Estis Informa Oficisto por la Universala Kongreso de Esperanto en 2001, kaj 2002 ĝis 2005 Estrarano pri Informado en Brita Esperanto Asocio. La grupo starigis Esperantan Parlamentan Grupon, kiu en 1974 havis plimulton en la parlamenta ĉambro, kaj estis tre influa in publikaj rilatoj. Kunfondis en 1972 laborgrupon 'Grupo Kvin: Esperanto en la Radio kaj Televido', kiu produktis la radio-kurson 'Jen Nia Mondo', kiu disaŭdiĝis en diversaj radio-stacioj. En 1996 produktis retkurson 'Esperanto Viva!' (ĝis mil novuloj jare). Faris magistran esplorprojekton ĉe BSO en Utrecht por maŝintraduka projekto DLT, kaj poste kontraktis kun la kompanio pri diversaj taskoj. Laboris profesie por provizi sciencajn informojn en la industrio, kaj fine kontraktolaboris. Plej lasta kontrakto estis kiel Informa Oficisto en Esperanto-Asocio de Britio. Poste ekfaris esplorprojekton por eltrovi la veran kaŭzon de la rapida perdado de membroj, kaj eltrovis financajn neregulaĵojn. Poste dediĉis sin al esplorado kaj interŝanĝo de informoj pri ŝtataj intervenoj en aliaj grupoj, pri tiraneco kaj kaŭzoj de militoj. Fondis en 2004, kun Hans Bakker, lernejon Instituto Zamenhof en Lomé, Togolando, en kiu ĉiuj infanoj lernas Esperanton. Li fariĝis instruisto pri matematiko en la Instituto. Li estis vicprezidanto de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, kies bultenon Alvoko li redaktas. Krome li reprezentis UTE en la Komitato de UEA kaj fariĝis Estrarano de Universala Esperanto-Asocio (1988-2004) kun respondeco pri Afriko. Tamen tie li renkontis internan politikon en la centro de la asocio, kaj fine devis ĉesigi sian laboron en tiu rolo. Li pretis kunlabori kun iu ajn grupo, kaj estis denuncita pro sia kunlaboro kun La Esperanta Civito. Evidentiĝis poste, ke ankaŭ aliaj kiuj denuncis lin laboras kun La Civito. Li verkis libron 'Sub la Verda Bluzo' pri siaj spertoj. Tab Content 6Author Website:Countries AvailableAll regions |
||||